-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 37:1|
Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.
-
2
|Éxodo 37:2|
Kaj li tegis gxin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.
-
3
|Éxodo 37:3|
Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko.
-
4
|Éxodo 37:4|
Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.
-
5
|Éxodo 37:5|
Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston.
-
6
|Éxodo 37:6|
Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.
-
7
|Éxodo 37:7|
Kaj li faris du kerubojn el oro; per forgxa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato:
-
8
|Éxodo 37:8|
unu kerubon cxe unu flanko kaj la duan kerubon cxe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.
-
9
|Éxodo 37:9|
Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj.
-
10
|Éxodo 37:10|
Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4