-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 12:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante:
-
2
|Éxodo 12:2|
CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro.
-
3
|Éxodo 12:3|
Diru al la tuta komunumo de Izrael:En la deka tago de cxi tiu monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido por domo.
-
4
|Éxodo 12:4|
Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido.
-
5
|Éxodo 12:5|
La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.
-
6
|Éxodo 12:6|
Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero.
-
7
|Éxodo 12:7|
Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos.
-
8
|Éxodo 12:8|
Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu.
-
9
|Éxodo 12:9|
Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj.
-
10
|Éxodo 12:10|
Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8