-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 15:1|
Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis cxi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene: Mi kantos al la Eternulo, cxar Li alte levigxis; CXevalon kaj gxian rajdanton Li jxetis en la maron.
-
2
|Éxodo 15:2|
Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, Kaj Li estis por mi savo. Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, La Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.
-
3
|Éxodo 15:3|
La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo.
-
4
|Éxodo 15:4|
La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro.
-
5
|Éxodo 15:5|
Abismoj ilin kovris; Ili falis en la profundojn kiel sxtono.
-
6
|Éxodo 15:6|
Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.
-
7
|Éxodo 15:7|
Per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontrauxulojn; Vi sendas Vian koleron, kaj gxi forbruligas ilin kiel pajlon.
-
8
|Éxodo 15:8|
De Via kolera blovo montigxis akvo, Amasigite starigxis fluajxo, Densigxis abismoj en la mezo de la maro.
-
9
|Éxodo 15:9|
La malamiko diris:Mi persekutos, Mi atingos, mi dividos militakiron; Satigxos de ili mia animo; Mi eltiros mian glavon, ekstermos ilin mia mano.
-
10
|Éxodo 15:10|
Vi blovis per Via spirito, kaj ilin kovris la maro; Kiel plumbo ili iris al fundo en la akvo potenca.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16