-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 15:11|
Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj lauxdinda, faranta miraklojn?
-
12
|Éxodo 15:12|
Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero.
-
13
|Éxodo 15:13|
Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo.
-
14
|Éxodo 15:14|
Auxdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la logxantojn de Filisxtujo.
-
15
|Éxodo 15:15|
Tiam ektimis la cxefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuragxon cxiuj logxantoj de Kanaan.
-
16
|Éxodo 15:16|
Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutigxas kiel sxtono, gxis pasas Via popolo, ho Eternulo, GXis pasas la popolo, kiun Vi akiris.
-
17
|Éxodo 15:17|
Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.
-
18
|Éxodo 15:18|
La Eternulo regxos cxiam kaj eterne.
-
19
|Éxodo 15:19|
CXar la cxevaloj de Faraono kun liaj cxaroj kaj rajdantoj enigxis en la maron, kaj la Eternulo turnis sur ilin la akvon de la maro; sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro.
-
20
|Éxodo 15:20|
Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj cxiuj virinoj eliris post sxi kun tamburinoj kaj dancante.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17