-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 24:1|
Kaj al Moseo Li diris:Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.
-
2
|Éxodo 24:2|
Kaj Moseo sola alproksimigxu al la Eternulo; sed ili ne alproksimigxu, kaj la popolo ne supreniru kun li.
-
3
|Éxodo 24:3|
Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros.
-
4
|Éxodo 24:4|
Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.
-
5
|Éxodo 24:5|
Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj bucxis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn.
-
6
|Éxodo 24:6|
Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron.
-
7
|Éxodo 24:7|
Kaj li prenis la libron de la interligo kaj lauxtlegis gxin al la popolo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos.
-
8
|Éxodo 24:8|
Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri cxiuj tiuj vortoj.
-
9
|Éxodo 24:9|
Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael.
-
10
|Éxodo 24:10|
Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritajxo el brilanta safiro, kaj kiel la cxielo mem, kiam gxi estas klara.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3