- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									11
									 
									 
									|Éxodo 24:11|
									Li ne etendis Sian manon kontraux la cxefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj mangxis kaj trinkis.									
     
 - 
									
									12
									 
									 
									|Éxodo 24:12|
									Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi sxtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn,  kiujn Mi skribis, por instrui ilin.									
     
 - 
									
									13
									 
									 
									|Éxodo 24:13|
									Kaj levigxis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.									
     
 - 
									
									14
									 
									 
									|Éxodo 24:14|
									Kaj al la cxefoj li diris:Restu cxi tie, gxis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj HXur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.									
     
 - 
									
									15
									 
									 
									|Éxodo 24:15|
									Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton.									
     
 - 
									
									16
									 
									 
									|Éxodo 24:16|
									Kaj la majesto de la Eternulo logxis sur la monto Sinaj, kaj la nubo gxin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo.									
     
 - 
									
									17
									 
									 
									|Éxodo 24:17|
									Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaux la okuloj de la Izraelidoj.									
     
 - 
									
									18
									 
									 
									|Éxodo 24:18|
									Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton;  kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8