-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 28:1|
Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro:Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.
-
2
|Éxodo 28:2|
Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.
-
3
|Éxodo 28:3|
Kaj diru al cxiuj, kiuj havas sagxan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de sagxo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.
-
4
|Éxodo 28:4|
Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.
-
5
|Éxodo 28:5|
Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj rugxan teksajxon, kaj bisinon.
-
6
|Éxodo 28:6|
Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.
-
7
|Éxodo 28:7|
Du sursxultrajxojn kunigantajn gxi havu sur siaj du finoj, por ke gxi estu ligita.
-
8
|Éxodo 28:8|
Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estu la sama laborajxo, kiel gxia kontinuajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.
-
9
|Éxodo 28:9|
Kaj prenu du oniksajn sxtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:
-
10
|Éxodo 28:10|
ses el iliaj nomoj sur unu sxtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua sxtono, laux la ordo de ilia naskigxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16