-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 25:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Éxodo 25:2|
Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.
-
3
|Éxodo 25:3|
Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj argxento kaj kupro,
-
4
|Éxodo 25:4|
kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra lano,
-
5
|Éxodo 25:5|
kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,
-
6
|Éxodo 25:6|
oleo por lumigado, aromajxoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,
-
7
|Éxodo 25:7|
sxtonoj oniksaj kaj sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo.
-
8
|Éxodo 25:8|
Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi logxu inter ili.
-
9
|Éxodo 25:9|
Laux cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.
-
10
|Éxodo 25:10|
Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27