-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Éxodo 25:21|
Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.
-
22
|Éxodo 25:22|
Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.
-
23
|Éxodo 25:23|
Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.
-
24
|Éxodo 25:24|
Kaj tegu gxin per pura oro, kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.
-
25
|Éxodo 25:25|
Kaj faru cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj faru oran kronon cxirkaux la listelo.
-
26
|Éxodo 25:26|
Kaj faru por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj.
-
27
|Éxodo 25:27|
Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon.
-
28
|Éxodo 25:28|
Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon.
-
29
|Éxodo 25:29|
Kaj faru gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn kalikojn kaj gxiajn krucxojn, per kiuj oni versxos; el pura oro faru ilin.
-
30
|Éxodo 25:30|
Kaj metu sur la tablon panon de propono antaux Mi cxiam.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 28-30