-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 25:11|
Kaj tegu gxin per pura oro, interne kaj ekstere tegu gxin, kaj faru sur gxi oran kronon cxirkauxe.
-
12
|Éxodo 25:12|
Kaj fandu por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko.
-
13
|Éxodo 25:13|
Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro.
-
14
|Éxodo 25:14|
Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili.
-
15
|Éxodo 25:15|
En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de gxi.
-
16
|Éxodo 25:16|
Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.
-
17
|Éxodo 25:17|
Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.
-
18
|Éxodo 25:18|
Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato.
-
19
|Éxodo 25:19|
Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.
-
20
|Éxodo 25:20|
Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 28-30