-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Éxodo 25:31|
Kaj faru kandelabron el pura oro, per forgxa laboro estu farita la kandelabro; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaru el gxi.
-
32
|Éxodo 25:32|
Kaj ses brancxoj devas elstari el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la alia flanko;
-
33
|Éxodo 25:33|
tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia brancxo; tiel sur la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro.
-
34
|Éxodo 25:34|
Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj.
-
35
|Éxodo 25:35|
Kaj kapeto sub unu paro da brancxoj, kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel por la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro.
-
36
|Éxodo 25:36|
La kapetoj kaj brancxoj devas elstari el gxi; cxio devas esti unu forgxita tutajxo el pura oro.
-
37
|Éxodo 25:37|
Kaj faru por gxi sep lucernojn; kaj starigu sur gxi gxiajn lucernojn, ke ili lumu sur gxian antauxan flankon.
-
38
|Éxodo 25:38|
Kaj gxiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro.
-
39
|Éxodo 25:39|
El kikaro da pura oro oni faru gxin kaj cxiujn tiujn apartenajxojn.
-
40
|Éxodo 25:40|
Kaj rigardu kaj faru laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 28-30