-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 17:1|
La tuta komunumo de la Izraelidoj elmovigxis el la dezerto Sin laux siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki.
-
2
|Éxodo 17:2|
Kaj la popolo malpacis kontraux Moseo, kaj ili diris:Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili:Kial vi malpacas kontraux mi? kial vi provas la Eternulon?
-
3
|Éxodo 17:3|
Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraux Moseo, kaj diris:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?
-
4
|Éxodo 17:4|
Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante:Kion mi faros kun cxi tiu popolo? baldaux povas okazi, ke ili min sxtonmortigos.
-
5
|Éxodo 17:5|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Preteriru antaux la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la cxefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru.
-
6
|Éxodo 17:6|
Jen Mi staros antaux vi tie super roko sur HXoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael.
-
7
|Éxodo 17:7|
Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante:CXu la Eternulo estas inter ni, aux ne?
-
8
|Éxodo 17:8|
Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraux la Izraelidoj en Refidim.
-
9
|Éxodo 17:9|
Tiam Moseo diris al Josuo:Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraux la Amalekidoj. Morgaux mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.
-
10
|Éxodo 17:10|
Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16