-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 18:11|
Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol cxiuj dioj; gxi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraux ili.
-
12
|Éxodo 18:12|
Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj bucxoferojn; kaj Aaron kaj cxiuj cxefoj de Izrael venis, por mangxi panon kun la bopatro de Moseo antaux Dio.
-
13
|Éxodo 18:13|
La sekvantan tagon Moseo sidigxis, por jugxi la popolon; kaj la popolo staris antaux Moseo de la mateno gxis la vespero.
-
14
|Éxodo 18:14|
Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li faras por la popolo, kaj diris:Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi de mateno gxis vespero?
-
15
|Éxodo 18:15|
Tiam Moseo diris al sia bopatro:La popolo venas al mi, por demandi Dion.
-
16
|Éxodo 18:16|
Kiam farigxas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn.
-
17
|Éxodo 18:17|
Sed la bopatro de Moseo diris al li:Ne bona estas la afero, kiun vi faras.
-
18
|Éxodo 18:18|
Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi; cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi gxin sola.
-
19
|Éxodo 18:19|
Auxskultu mian vocxon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaux Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio.
-
20
|Éxodo 18:20|
Instruu al ili la legxojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13