-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Éxodo 21:21|
sed se tiu restos viva dum unu aux du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; cxar tio estas lia mono.
-
22
|Éxodo 21:22|
Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj sxi abortos, sed ne farigxos malfelicxo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu gxin laux decido de jugxantoj.
-
23
|Éxodo 21:23|
Sed se farigxos malfelicxo, tiam donu animon pro animo,
-
24
|Éxodo 21:24|
okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo,
-
25
|Éxodo 21:25|
bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.
-
26
|Éxodo 21:26|
Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aux de sia sklavino kaj difektos gxin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo.
-
27
|Éxodo 21:27|
Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aux denton de sia sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.
-
28
|Éxodo 21:28|
Se bovo kornobatos viron aux virinon kaj tiu mortos, tiam oni sxtonmortigu la bovon kaj gxia viando ne estu mangxata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa.
-
29
|Éxodo 21:29|
Sed se la bovo estis kornobatema antauxe kaj oni tion sciigis al gxia mastro kaj li gxin ne gardis kaj gxi mortigis viron aux virinon, tiam la bovon oni sxtonmortigu kaj gxian mastron oni mortigu.
-
30
|Éxodo 21:30|
Se oni metos sur lin elacxeton, tiam li donu pro sia animo tian elacxetan sumon, kia estos metita sur lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3