-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 23:1|
Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.
-
2
|Éxodo 23:2|
Ne sekvu la amason por malbonajxoj; kaj en jugxo ne klinigxu al la opinio de la plimulto, por deklinigxi de la vero.
-
3
|Éxodo 23:3|
Ankaux malricxulon ne favoru en lia jugxa afero.
-
4
|Éxodo 23:4|
Se vi renkontos bovon de via malamiko aux lian azenon erarvagantan, rekonduku gxin al li.
-
5
|Éxodo 23:5|
Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia sxargxo, ne forlasu gxin, sed alportu helpon kune kun li.
-
6
|Éxodo 23:6|
Ne forklinu la rajton de via malricxulo en lia jugxa afero.
-
7
|Éxodo 23:7|
De mensogajxo malproksimigxu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; cxar Mi ne pravigos maljustulon.
-
8
|Éxodo 23:8|
Donacojn ne akceptu; cxar donacoj blindigas vidantojn kaj malgxustigas la aferojn de virtuloj.
-
9
|Éxodo 23:9|
Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
-
10
|Éxodo 23:10|
Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu gxiajn produktajxojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7