-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 27:1|
Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj gxia alto estu tri ulnoj.
-
2
|Éxodo 27:2|
Kaj faru gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaru gxiaj kornoj; kaj tegu gxin per kupro.
-
3
|Éxodo 27:3|
Kaj faru por gxi potojn por gxia cindro kaj sxovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn faru el kupro.
-
4
|Éxodo 27:4|
Kaj faru por gxi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj.
-
5
|Éxodo 27:5|
Kaj metu gxin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu gxis la mezo de la altaro.
-
6
|Éxodo 27:6|
Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro.
-
7
|Éxodo 27:7|
Kaj metu gxiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu cxe ambaux flankoj de la altaro, kiam oni gxin portos.
-
8
|Éxodo 27:8|
Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.
-
9
|Éxodo 27:9|
Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la longon de cent ulnoj;
-
10
|Éxodo 27:10|
kaj gxiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11