-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 2:11|
En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj.
-
12
|Éxodo 2:12|
Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kasxis lin en la sablo.
-
13
|Éxodo 2:13|
Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto:Kial vi batas vian proksimulon?
-
14
|Éxodo 2:14|
Kaj tiu diris:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:Videble la afero farigxis sciata.
-
15
|Éxodo 2:15|
Kaj Faraono auxdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj eklogxis en la lando Midjana, kaj li logxis apud puto.
-
16
|Éxodo 2:16|
La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro.
-
17
|Éxodo 2:17|
Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn sxafojn.
-
18
|Éxodo 2:18|
Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris:Kial vi tiel baldaux venis hodiaux?
-
19
|Éxodo 2:19|
Kaj ili diris:Iu Egipto savis nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la sxafojn.
-
20
|Éxodo 2:20|
Tiam li diris al siaj filinoj:Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu panon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4