-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 34:11|
Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaux. Jen Mi forpelas antaux vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la HXividojn kaj la Jebusidojn.
-
12
|Éxodo 34:12|
Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la logxantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne farigxu falilo inter vi;
-
13
|Éxodo 34:13|
sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku.
-
14
|Éxodo 34:14|
CXar vi ne devas adori alian dion; cxar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.
-
15
|Éxodo 34:15|
Ne faru interligon kun la logxantoj de la lando; cxar, malcxastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi mangxos de iliaj oferoj,
-
16
|Éxodo 34:16|
kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malcxastos por siaj dioj kaj malcxastigos viajn filojn por siaj dioj.
-
17
|Éxodo 34:17|
Diojn fanditajn ne faru al vi.
-
18
|Éxodo 34:18|
La feston de macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, cxar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo.
-
19
|Éxodo 34:19|
CXio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al mi; cxiu virseksulo el viaj brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aux sxafo.
-
20
|Éxodo 34:20|
Utermalferminton el azenoj elacxetu per sxafido:kaj se vi ne elacxetos, tiam rompu al gxi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elacxetu. Kaj oni ne montrigxu antaux Mi kun malplenaj manoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7