-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Éxodo 39:31|
Kaj ili alfortikigis al gxi lacxon el blua sxtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
32
|Éxodo 39:32|
Tiel finigxis la tuta laboro por la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.
-
33
|Éxodo 39:33|
Kaj ili alportis la konstruajxon al Moseo, la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn:hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn;
-
34
|Éxodo 39:34|
kaj la kovron el rugxaj virsxafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon;
-
35
|Éxodo 39:35|
la keston de atesto kaj gxiajn stangojn kaj la fermoplaton;
-
36
|Éxodo 39:36|
la tablon, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la panon de propono;
-
37
|Éxodo 39:37|
la puran kandelabron, gxiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la oleon por lumigado;
-
38
|Éxodo 39:38|
kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo;
-
39
|Éxodo 39:39|
la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon;
-
40
|Éxodo 39:40|
la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, gxiajn sxnurojn kaj najlojn, kaj cxion, kio apartenas al la servado en la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3