-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Éxodo 40:31|
Kaj lavis per gxi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;
-
32
|Éxodo 40:32|
kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
33
|Éxodo 40:33|
Kaj li arangxis la korton cxirkauxe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.
-
34
|Éxodo 40:34|
Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
-
35
|Éxodo 40:35|
Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
-
36
|Éxodo 40:36|
Kaj kiam la nubo levigxadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarsxadis, por fari cxiujn siajn marsxojn.
-
37
|Éxodo 40:37|
Sed se la nubo ne levigxis, ili ne ekmarsxis gxis la tago de gxia levigxo.
-
38
|Éxodo 40:38|
CXar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super gxi, antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj en cxiuj iliaj marsxoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16