-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Éxodo 4:21|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, cxiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaux Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.
-
22
|Éxodo 4:22|
Kaj vi diru al Faraono:Tiel diris la Eternulo:Mia filo unuenaskita estas Izrael;
-
23
|Éxodo 4:23|
kaj Mi diras al vi:Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.
-
24
|Éxodo 4:24|
Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;
-
25
|Éxodo 4:25|
sed Cipora prenis akran sxtonon, kaj detrancxis la prepucion de sia filo kaj ektusxis liajn piedojn, kaj diris:Sanga fiancxo vi estas por mi.
-
26
|Éxodo 4:26|
Tiam Li forlasis lin. Kaj sxi diris:Sanga fiancxo per la cirkumcido.
-
27
|Éxodo 4:27|
Kaj la Eternulo diris al Aaron:Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin cxe la monto de Dio, kaj kisis lin.
-
28
|Éxodo 4:28|
Kaj Moseo diris al Aaron cxiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj cxiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li.
-
29
|Éxodo 4:29|
Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis cxiujn cxefojn de la Izraelidoj.
-
30
|Éxodo 4:30|
Kaj Aaron diris cxiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaux la popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16