-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 23:1|
Ve al la pasxtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la sxafojn de Mia pasxtataro! diras la Eternulo.
-
2
|Jeremías 23:2|
Tial tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la pasxtistoj, kiuj pasxtas Mian popolon:Vi diskurigis Miajn sxafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo.
-
3
|Jeremías 23:3|
Sed Mi kolektos la restajxon de Miaj sxafoj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian pasxtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multigxos.
-
4
|Jeremías 23:4|
Kaj Mi starigos super ili pasxtistojn, por ke ili pasxtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo.
-
5
|Jeremías 23:5|
Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero.
-
6
|Jeremías 23:6|
En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.
-
7
|Jeremías 23:7|
Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;
-
8
|Jeremías 23:8|
sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.
-
9
|Jeremías 23:9|
Pri la profetoj. Dissxirigxas en mi mia koro, cxiuj miaj ostoj tremas; mi farigxis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de vino, antaux la Eternulo kaj antaux Liaj sanktaj vortoj.
-
10
|Jeremías 23:10|
CXar la lando estas plena de adultuloj, cxar la lando ploras de malbeno; sekigxis la pasxtejoj de la stepo; ilia celado estas malpia, kaj ilia forto estas en malvereco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5