-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Jeremías 23:31|
Jen Mi turnos Min kontraux la profetojn, diras la Eternulo, kiuj esprimas sian propran parolon, kaj diras:Li diris.
-
32
|Jeremías 23:32|
Jen Mi turnos Min kontraux tiujn, kiuj profetas malverajn songxojn, diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon per siaj mensogajxoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al cxi tiu popolo nenian utilon, diras la Eternulo.
-
33
|Jeremías 23:33|
Se cxi tiu popolo aux profeto aux pastro demandos vin, dirante:Kia estas la sxargxo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la sxargxon:Mi forlasos vin, diras la Eternulo.
-
34
|Jeremías 23:34|
Kaj se iu el la profetoj aux pastroj aux el la popolo diros:SXargxo de la Eternulo, Mi punos tiun homon kaj lian domon.
-
35
|Jeremías 23:35|
Nur tiel diru cxiu al sia proksimulo kaj cxiu al sia frato:Kion respondis la Eternulo? aux:Kion diris la Eternulo?
-
36
|Jeremías 23:36|
Kaj la esprimon:SXargxo de la Eternulo, ne plu uzu; cxar por cxiu homo lia vorto farigxos sxargxo, pro tio, ke vi malgxustigas la vortojn de la vivanta Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.
-
37
|Jeremías 23:37|
Tiele diru al la profeto:Kion respondis al vi la Eternulo? kion diris la Eternulo?
-
38
|Jeremías 23:38|
Sed se vi diros:SXargxo de la Eternulo, tiam tiele diras la Eternulo:CXar vi eldiris tiujn vortojn:SXargxo de la Eternulo, dum Mi sendis, por diri al vi, ke vi ne uzu la esprimon:SXargxo de la Eternulo:
-
39
|Jeremías 23:39|
tial jen Mi tute forlasos kaj forpelos de antaux Mia vizagxo vin, kaj la urbon, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj;
-
40
|Jeremías 23:40|
kaj Mi metos sur vin eternan honton kaj eternan malhonoron, kiu ne forgesigxos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5