-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 23:11|
CXar profeto kaj pastro hipokritas; ecx en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo.
-
12
|Jeremías 23:12|
Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.
-
13
|Jeremías 23:13|
CXe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon:ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael;
-
14
|Jeremías 23:14|
sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora.
-
15
|Jeremías 23:15|
Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj:Jen Mi mangxigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan; cxar de la profetoj de Jerusalem disvastigxas malpieco en la tuta lando.
-
16
|Jeremías 23:16|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Ne auxskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la busxo de la Eternulo.
-
17
|Jeremías 23:17|
Ili diras al Miaj malsxatantoj:La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al cxiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras:Ne trafos vin malfelicxo.
-
18
|Jeremías 23:18|
Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj auxdis Lian vorton? kiu auxdis Lian vorton kaj komprenis?
-
19
|Jeremías 23:19|
Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego turnigxanta; gxi falos sur la kapon de la malpiuloj.
-
20
|Jeremías 23:20|
Ne kvietigxos la kolero de la Eternulo, gxis Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5