-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 32:11|
Kaj mi prenis la dokumenton de acxeto, la sigelitan laux juro kaj legxo, kaj la nefermitan.
-
12
|Jeremías 32:12|
Kaj mi donis la dokumenton de acxeto al Baruhx, filo de Nerija, filo de Mahxseja, antaux la okuloj de mia kuzo HXanamel, kaj antaux la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de acxeto, kaj antaux la okuloj de cxiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo.
-
13
|Jeremías 32:13|
Kaj mi ordonis al Baruhx antaux iliaj okuloj, dirante:
-
14
|Jeremías 32:14|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Prenu cxi tiujn dokumentojn, cxi tiun dokumenton de acxeto, la sigelitan, kaj cxi tiun nefermitan, kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konservigxu dum longa tempo.
-
15
|Jeremías 32:15|
CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Oni denove acxetos domojn, kampojn, kaj vinbergxardenojn en cxi tiu lando.
-
16
|Jeremías 32:16|
Kaj, transdoninte la dokumentojn de acxeto al Baruhx, filo de Nerija, mi ekpregxis al la Eternulo, dirante:
-
17
|Jeremías 32:17|
Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la cxielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;
-
18
|Jeremías 32:18|
Vi faras favorkorajxon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda, potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot,
-
19
|Jeremías 32:19|
granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj, por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj;
-
20
|Jeremías 32:20|
Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta gxis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel gxi estas nune;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5