-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Jeremías 32:31|
CXar nur por Mia kolero kaj por Mia cxagreno ekzistis cxi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis gxin, gxis la nuna tago, tiel, ke Mi devas forpusxi gxin de antaux Mia vizagxo,
-
32
|Jeremías 32:32|
pro cxiuj malbonajxoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj, kiujn ili faris, por Min kolerigi, ili, iliaj regxoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, iliaj profetoj, la Judoj, kaj la logxantoj de Jerusalem.
-
33
|Jeremías 32:33|
Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizagxon; Mi instruadis ilin, konstante instruadis, sed ili ne auxskultis, ne akceptis admonon.
-
34
|Jeremías 32:34|
Siajn abomenindajxojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis gxin.
-
35
|Jeremías 32:35|
Kaj ili arangxis la altajxojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Molehx, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindajxon, por pekigi Judujon.
-
36
|Jeremías 32:36|
Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri cxi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke gxi estas transdonata en la manon de la regxo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto:
-
37
|Jeremías 32:37|
Jen Mi kolektos ilin el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur cxi tiun lokon kaj logxigos ilin sendangxere.
-
38
|Jeremías 32:38|
Kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
-
39
|Jeremías 32:39|
Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili cxiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili.
-
40
|Jeremías 32:40|
Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne deklinigxos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturnigxu de Mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5