-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Jeremías 32:21|
kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro;
-
22
|Jeremías 32:22|
kaj Vi donis al ili cxi tiun landon, pri kiu Vi jxuris al iliaj patroj, ke Vi donos al ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;
-
23
|Jeremías 32:23|
kaj ili venis kaj ekposedis gxin, tamen ili ne auxskultis Vian vocxon kaj ne sekvis Vian instruon, ne faris cxion, kion Vi ordonis al ili; kaj Vi venigis sur ilin cxi tiun tutan malfelicxon.
-
24
|Jeremías 32:24|
Jen remparoj alproksimigxas al la urbo, por venkopreni gxin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj, kiuj militas kontraux gxi; kion Vi diris, tio farigxas, kaj Vi tion vidas.
-
25
|Jeremías 32:25|
Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi:Acxetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la HXaldeoj.
-
26
|Jeremías 32:26|
Tiam la vorto de la Eternulo aperis al Jeremia, dirante:
-
27
|Jeremías 32:27|
Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de cxiu karno; cxu ekzistas por Mi io nefarebla?
-
28
|Jeremías 32:28|
Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonas cxi tiun urbon en la manojn de la HXaldeoj, kaj en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj li venkoprenos gxin.
-
29
|Jeremías 32:29|
Kaj venos la HXaldeoj, kiuj militas kontraux cxi tiu urbo, kaj ekbruligos cxi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos gxin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis versxoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min.
-
30
|Jeremías 32:30|
CXar la Izraelidoj kaj la Judoj faradis nur malbonon antaux Miaj okuloj detempe de sia juneco; cxar la Izraelidoj nur kolerigadis Min per la faroj de siaj manoj, diras la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 1-3