-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Jeremías 43:10|
kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi sendos, kaj venigos Nebukadnecaron, regxon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos lian tronon supre de cxi tiuj sxtonoj, kiujn Mi kasxis, kaj li starigos sur ili sian tendon.
-
11
|Jeremías 43:11|
Kaj li venos, kaj frapos la landon Egiptan:kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon; kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo.
-
12
|Jeremías 43:12|
Kaj Mi ekbruligos fajron en la domoj de la dioj de Egiptujo, kaj gxi bruligos ilin kaj forkaptos. Kaj li cxirkauxkovros sin per la havo de la lando Egipta, kiel pasxtisto kovras sin per sia vesto, kaj li eliros el tie bonstate.
-
13
|Jeremías 43:13|
Kaj li rompos la statuojn de la templo de la suno en la lando Egipta, kaj la domojn de la dioj de Egiptujo li forbruligos per fajro.
-
1
|Jeremías 44:1|
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri cxiuj Judoj, kiuj logxas en la lando Egipta, kiuj logxas en Migdol, en Tahxpanhxes, en Nof, kaj en la lando Patros:
-
2
|Jeremías 44:2|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi vidis la tutan malbonon, kiun Mi venigis sur Jerusalemon kaj sur cxiujn urbojn de Judujo; jen ili estas nun dezertaj, kaj neniu logxas en ili,
-
3
|Jeremías 44:3|
pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris, kolerigante Min, irante incensi kaj servi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili, nek vi, nek viaj patroj.
-
4
|Jeremías 44:4|
Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.
-
5
|Jeremías 44:5|
Sed ili ne obeis, kaj ne alklinis sian orelon, por deturni sin de siaj malbonagoj, por ne incensi al aliaj dioj.
-
6
|Jeremías 44:6|
Pro tio elversxigxis Mia indigno kaj kolero, kaj gxi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruinigxis kaj dezertigxis, kiel oni nun vidas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3