-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Jeremías 44:17|
sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.
-
18
|Jeremías 44:18|
Sed de tiu tempo, kiam ni cxesis incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn, cxio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de malsato.
-
19
|Jeremías 44:19|
Kaj kiam ni incensas al la regxino de la cxielo kaj versxas al sxi versxoferojn, cxu sen la scio de niaj edzoj ni faras al sxi kukojn kun sxia bildo kaj versxas al sxi versxoferojn?
-
20
|Jeremías 44:20|
Tiam Jeremia diris al la tuta popolo, pri la viroj kaj virinoj, kaj pri cxiuj el la popolo, kiuj respondis al li:
-
21
|Jeremías 44:21|
GXuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj regxoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando-gxuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj gxi atingis Lian koron.
-
22
|Jeremías 44:22|
Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindajxojn, kiujn vi faris; tial via lando farigxis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu logxas en gxi, kiel oni nun vidas.
-
23
|Jeremías 44:23|
Pro tio, ke vi incensadis kaj pekadis antaux la Eternulo kaj ne obeis la vocxon de la Eternulo kaj ne agadis laux Lia instruo, laux Liaj legxoj kaj ordonoj-pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun vidas.
-
24
|Jeremías 44:24|
Kaj Jeremia diris al la tuta popolo kaj al cxiuj virinoj:Auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta!
-
25
|Jeremías 44:25|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Vi kaj viaj edzinoj parolis per via busxo kaj plenumis per viaj manoj tion, kion vi diris:Ni plenumos nian solenan promeson, kiun ni faris, incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras, kion vi promesis.
-
26
|Jeremías 44:26|
Tial auxskultu la vorton de la Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj logxas en la lando Egipta:Jen Mi jxuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la busxo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante:Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5