-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Jeremías 44:27|
Jen Mi viglos super ili por malbono, ne por bono; kaj cxiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos de glavo kaj de malsato, gxis ili tute ekstermigxos.
-
28
|Jeremías 44:28|
Nur malgranda nombro da homoj, kiuj savigxos de glavo, revenos el la lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restajxo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por tie logxi, ekscios, kies vorto plenumigxas, Mia aux ilia.
-
29
|Jeremías 44:29|
Kaj jen estas por vi la pruvosigno, diras la Eternulo, ke Mi punos vin sur cxi tiu loko, por ke vi sciu, ke plenumigxos Miaj vortoj sur vi por malbono:
-
30
|Jeremías 44:30|
tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos Faraonon HXofran, regxon de Egiptujo, en la manojn de liaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas lian morton, kiel Mi transdonis Cidkijan, regxon de Judujo, en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, lia malamiko kaj celanto de lia morto.
-
1
|Jeremías 45:1|
Jen estas la vorto, kiun la profeto Jeremia diris al Baruhx, filo de Nerija, kiam cxi tiu skribis tiujn vortojn en libron sub diktado de Jeremia, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:
-
2
|Jeremías 45:2|
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri vi, ho Baruhx:
-
3
|Jeremías 45:3|
Vi diris:Ve al mi! cxar la Eternulo aldonis malgxojon al mia suferado; mi lacigxis de mia gxemado, kaj mi ne trovas ripozon.
-
4
|Jeremías 45:4|
Tiele diru al li:Tiele diras la Eternulo:Jen tion, kion Mi konstruis, Mi detruas, kaj kion Mi plantis, tion Mi elradikigas, cxi tiun tutan Mian landon;
-
5
|Jeremías 45:5|
kaj vi postulas por vi grandajxon! Ne postulu; cxar jen Mi venigos malbonon sur cxiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur cxiuj lokoj, kien vi iros.
-
1
|Jeremías 46:1|
Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la nacioj:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3