-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
22
|Jeremías 46:22|
GXia vocxo sonos kiel vocxo de serpento; cxar ili iros kun militistaro, kaj kun hakiloj ili venos al gxi, kiel lignohakistoj.
-
23
|Jeremías 46:23|
Ili elhakos gxian arbaron, diras la Eternulo, kvankam gxi estas nekalkulebla; cxar ili estas pli multenombraj ol akridoj, kaj oni ne povas ilin kalkuli.
-
24
|Jeremías 46:24|
Hontigita estas la filino de Egiptujo, transdonita en la manojn de norda popolo.
-
25
|Jeremías 46:25|
La Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, diras:Jen Mi punvizitos Amonon en No, kaj Faraonon, kaj Egiptujon kaj gxiajn diojn kaj gxiajn regxojn, Faraonon mem, kaj tiujn, kiuj fidas lin.
-
26
|Jeremías 46:26|
Kaj Mi transdonos ilin en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj en la manojn de liaj servantoj; sed poste gxi estos logxata, kiel en la tempo antauxa, diras la Eternulo.
-
27
|Jeremías 46:27|
Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.
-
28
|Jeremías 46:28|
Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
-
1
|Jeremías 47:1|
Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la Filisxtoj, antaux ol Faraono venkobatis Gazan:
-
2
|Jeremías 47:2|
Tiele diras la Eternulo:Jen venos akvo de norde, kaj gxi farigxos inundanta torento, kaj gxi inundos la landon, kaj cxion, kio estas en gxi, la urbon kaj gxiajn logxantojn; ekkrios la homoj, kaj ekploregos cxiuj logxantoj de la lando.
-
3
|Jeremías 47:3|
Pro la sonado de la hufoj de la fortaj cxevaloj, pro la bruo de la cxaroj, pro la bruego de la radoj la patroj ne atentos siajn infanojn, senforte mallevigxos iliaj manoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5