-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Jeremías 48:7|
CXar vi fidis viajn faritajxojn kaj viajn trezorojn, vi ankaux estos venkoprenita; kaj Kemosx iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.
-
8
|Jeremías 48:8|
Venos ruiniganto en cxiun urbon, neniu urbo savigxos; pereos la valo kaj dezertigxos la ebenajxo, kiel diris la Eternulo.
-
9
|Jeremías 48:9|
Donu flugilojn al Moab, cxar li devas forflugi; liaj urboj dezertigxos tiel, ke neniu en ili logxos.
-
10
|Jeremías 48:10|
Malbenita estu tiu, kiu plenumas malgxuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango.
-
11
|Jeremías 48:11|
De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia fecxo, li ne estis transversxata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne sxangxigxis.
-
12
|Jeremías 48:12|
Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li versxistojn, kaj ili versxos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn krucxojn.
-
13
|Jeremías 48:13|
Kaj Moab estos hontigita pro Kemosx, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis.
-
14
|Jeremías 48:14|
Kiel vi povas diri:Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito?
-
15
|Jeremías 48:15|
Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al bucxo, diras al Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
-
16
|Jeremías 48:16|
Baldaux venos pereo al Moab, kaj lia malfelicxo tre rapidas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5