-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
27
|Jeremías 48:27|
CXu vi ne mokis Izraelon? cxu oni trovis lin inter sxtelistoj, ke cxiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon?
-
28
|Jeremías 48:28|
Forlasu la urbojn kaj eklogxu sur roko, ho logxantoj de Moab, kaj farigxu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj.
-
29
|Jeremías 48:29|
Ni auxdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.
-
30
|Jeremías 48:30|
Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj.
-
31
|Jeremías 48:31|
Tial Mi devas plori pri Moab, gxemi pri cxiuj Moabidoj, priplori la logxantojn de Kir-HXeres.
-
32
|Jeremías 48:32|
Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinbergxardeno de Sibma; viaj brancxoj etendigxis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton.
-
33
|Jeremías 48:33|
Forigxis gxojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun gxojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.
-
34
|Jeremías 48:34|
Pro la kriado, kiu auxdigxas de HXesxbon gxis Eleale kaj gxis Jahac, ili lauxte ekploris de Coar gxis HXoronaim kaj gxis la tria Eglat; cxar ankaux la akvo de Nimrim sekmalaperis.
-
35
|Jeremías 48:35|
Mi ekstermos cxe Moab, diras la Eternulo, cxiun, kiu supreniras sur altajxon kaj incensas al siaj dioj.
-
36
|Jeremías 48:36|
Tial Mia koro gxemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la logxantoj de Kir- HXeres Mia koro gxemas kiel fluto; cxar la abundajxo, kiun ili akiris, pereis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5