-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Jeremías 49:10|
CXar Mi nudigis Esavon, Mi malkasxis liajn sekretajn rifugxejojn, por ke li ne povu sin kasxi; ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj li jam ne ekzistas.
-
11
|Jeremías 49:11|
Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min.
-
12
|Jeremías 49:12|
CXar tiele diras la Eternulo:Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen gxin trinkos; cxu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.
-
13
|Jeremías 49:13|
CXar Mi jxuris per Mi, diras la Eternulo, ke Bocra farigxos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno; kaj cxiuj gxiaj urboj farigxos ruinoj por eterne.
-
14
|Jeremías 49:14|
Diron mi auxdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj:Kolektigxu kaj iru kontraux gxin, kaj levigxu por batalo.
-
15
|Jeremías 49:15|
CXar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj.
-
16
|Jeremías 49:16|
Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu logxas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi ecx arangxus vian neston tiel alte, kiel aglo, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.
-
17
|Jeremías 49:17|
Edom farigxos objekto de teruro; cxiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri cxiuj liaj vundoj.
-
18
|Jeremías 49:18|
Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaux tie neniu restos, neniu homido tie logxos.
-
19
|Jeremías 49:19|
Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5