-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
30
|Jeremías 49:30|
Forkuru, forigxu rapide, kasxu vin profunde, ho logxantoj de HXacor, diras la Eternulo; cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, faras pri vi decidon kaj havas intencon kontraux vi.
-
31
|Jeremías 49:31|
Levigxu, iru kontraux popolon trankvilan, kiu sidas en sendangxereco, diras la Eternulo; gxi ne havas pordojn nek riglilojn, ili vivas izolite.
-
32
|Jeremías 49:32|
Kaj iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj brutoj farigxos rabakiro; kaj Mi dispelos ilin al cxiuj ventoj, ilin, kiuj tondas la harojn sur la tempioj, kaj de cxiuj flankoj Mi venigos ilian malfelicxon, diras la Eternulo.
-
33
|Jeremías 49:33|
Kaj HXacor farigxos logxejo de sxakaloj, eterna dezerto; neniu tie restos, kaj neniu homido tie logxos.
-
34
|Jeremías 49:34|
Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri Elam, en la komenco de la regxado de Cidkija, regxo de Judujo:
-
35
|Jeremías 49:35|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi rompos la pafarkon de Elam, ilian cxefan forton.
-
36
|Jeremías 49:36|
Kaj Mi venigos sur Elamon kvar ventojn de la kvar finoj de la cxielo, kaj Mi dispelos ilin al cxiuj tiuj ventoj; kaj ne ekzistos popolo, al kiu ne venus la dispelitoj el Elam.
-
37
|Jeremías 49:37|
Kaj Mi senkuragxigos Elamon antaux iliaj malamikoj, kaj antaux tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj Mi venigos sur ilin malbonon, la flamon de Mia kolero, diras la Eternulo, kaj Mi persekutos ilin per la glavo, gxis Mi ekstermos ilin.
-
38
|Jeremías 49:38|
Kaj Mi starigos Mian tronon en Elam, kaj Mi pereigos tie la regxon kaj la eminentulojn, diras la Eternulo.
-
39
|Jeremías 49:39|
Tamen en la tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5