-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Jeremías 49:20|
Tial auxskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Edom, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la logxantoj de Teman:la knaboj- pasxtistoj ilin fortrenos kaj detruos super ili ilian logxejon.
-
21
|Jeremías 49:21|
De la bruo de ilia falo ektremos la tero, ilian kriadon oni auxdos cxe la Rugxa Maro.
-
22
|Jeremías 49:22|
Jen li levigxos kiel aglo, ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino cxe la naskodoloroj.
-
23
|Jeremías 49:23|
Pri Damasko:Hontigitaj estas HXamat kaj Arpad, cxar, auxdinte malbonan sciigon, ili senkuragxigxis; cxe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviligxi.
-
24
|Jeremías 49:24|
Damasko senkuragxigxis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis gxin, doloro kaj turmentoj gxin kaptis, kiel naskantinon.
-
25
|Jeremías 49:25|
Kial ne estas riparita la glora urbo, la gaja urbo?
-
26
|Jeremías 49:26|
Tial gxiaj junuloj falos sur gxiaj stratoj, kaj cxiuj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo Cebaot.
-
27
|Jeremías 49:27|
Kaj Mi ekbruligos fajron sur la murego de Damasko, kaj gxi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.
-
28
|Jeremías 49:28|
Pri Kedar, kaj pri la regnoj de HXacor, kiujn venkobatis Nebukadnecar, regxo de Babel: Tiele diras la Eternulo:Levigxu, iru kontraux Kedaron, kaj ruinigu la filojn de la oriento.
-
29
|Jeremías 49:29|
Iliaj tendoj kaj sxafaroj estos prenitaj; iliajn tapisxojn kaj cxiujn iliajn vazojn kaj iliajn kamelojn oni forprenos, kaj oni kriados al ili:Teruro cxirkauxe.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5