-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
37
|Jeremías 48:37|
CXar cxiu kapo kalvigxis, kaj cxiu barbo estas fortondita, sur cxiuj manoj estas trancxoj, kaj sur la lumboj estas sakajxo.
-
38
|Jeremías 48:38|
Sur cxiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj cxie estas plorado; cxar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo.
-
39
|Jeremías 48:39|
Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab farigxis objekto de mokado kaj de teruro por cxiuj siaj cxirkauxantoj!
-
40
|Jeremías 48:40|
CXar tiele diras la Eternulo:Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab.
-
41
|Jeremías 48:41|
Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado.
-
42
|Jeremías 48:42|
Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, cxar li levigxis kontraux la Eternulo.
-
43
|Jeremías 48:43|
Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho logxanto de Moab, diras la Eternulo.
-
44
|Jeremías 48:44|
Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; cxar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo.
-
45
|Jeremías 48:45|
Sub la ombro de HXesxbon starigxos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el HXesxbon kaj flamo el la mezo de Sihxon, kaj gxi mangxegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj.
-
46
|Jeremías 48:46|
Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemosx; cxar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5