-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Jeremías 48:17|
Bedauxru lin cxiuj liaj cxirkauxantoj, kaj cxiuj, kiuj konas lian nomon, diru:Kiele disrompigxis la forta vergo, la belega bastono!
-
18
|Jeremías 48:18|
Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho logxantino, filino de Dibon; cxar la ruiniganto de Moab elpasxis kontraux vin kaj detruis viajn fortikajxojn.
-
19
|Jeremías 48:19|
Staru cxe la vojo kaj rigardu, ho logxantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsavigxanton, kaj diru:Kio farigxis?
-
20
|Jeremías 48:20|
Hontigita estas Moab, cxar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita.
-
21
|Jeremías 48:21|
Jugxo venis kontraux la lando de la ebenajxo, kontraux HXolon, Jahac, kaj Mefaat,
-
22
|Jeremías 48:22|
kontraux Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim,
-
23
|Jeremías 48:23|
kontraux Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon,
-
24
|Jeremías 48:24|
kontraux Keriot kaj Bocra, kaj kontraux cxiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj.
-
25
|Jeremías 48:25|
Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo.
-
26
|Jeremías 48:26|
Ebriigu lin, cxar li levigxis kontraux la Eternulo; Moab plauxdos en sia vomajxo, kaj li mem estos objekto de mokado.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5