-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Jeremías 47:4|
pro la tago, kiu venos, kiam oni prirabos cxiujn Filisxtojn, ekstermos cxe Tiro kaj Cidon cxiujn restintajn helpantojn; cxar la Eternulo ruinigos la Filisxtojn, la restajxon de la insulo Kaftor.
-
5
|Jeremías 47:5|
Kalveco trafos Gazan, pereos Asxkelon kaj la restajxo de ilia valo. Kiel longe ankoraux vi faros al vi trancxojn?
-
6
|Jeremías 47:6|
Ho glavo de la Eternulo, kiel longe vi ne kvietigxos? eniru en vian ingon, haltu kaj silentu.
-
7
|Jeremías 47:7|
Sed kiel vi povas kvietigxi? la Eternulo donis al gxi ordonon kontraux Asxkelon kaj kontraux la bordo de la maro; tien Li destinis gxin.
-
1
|Jeremías 48:1|
Pri Moab:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Ve al Nebo! cxar gxi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikajxo.
-
2
|Jeremías 48:2|
Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en HXesxbon oni intencas kontraux gxi malbonon, dirante:Ni iru, kaj ni ekstermu gxin, ke gxi ne plu estu popolo. Ankaux vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.
-
3
|Jeremías 48:3|
Kriadon oni auxdas de HXoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfelicxo.
-
4
|Jeremías 48:4|
Disbatita estas Moab; gxiaj infanoj lauxte krias.
-
5
|Jeremías 48:5|
Kiuj supreniras al Luhxit, tiuj iras kun plorado; cxe la malsuprenirado de HXoronaim la malamikoj auxdas kriadon de malfelicxo.
-
6
|Jeremías 48:6|
Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudigxinta arbo en la dezerto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5