-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Jeremías 50:31|
Jen Mi estas kontraux vi, ho malhumilulo, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot; cxar venis via tago, la tempo de via puno.
-
32
|Jeremías 50:32|
Kaj la malhumilulo falpusxigxos kaj falos, kaj neniu lin levos; kaj Mi ekbruligos fajron en liaj urboj, kaj gxi ekstermos cxiujn liajn cxirkauxajxojn.
-
33
|Jeremías 50:33|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Turmentataj estas la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; kaj cxiuj iliaj kaptintoj forte ilin tenas, ne volas forliberigi ilin.
-
34
|Jeremías 50:34|
Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuigxos kaj la logxantoj de Babel ektremos.
-
35
|Jeremías 50:35|
Glavo falu sur la HXaldeojn, diras la Eternulo, sur la logxantojn de Babel, sur gxiajn eminentulojn kaj sagxulojn;
-
36
|Jeremías 50:36|
glavo sur la antauxdiristojn, ke ili malsagxigxu; glavo sur gxiajn heroojn, ke ili senkuragxigxu;
-
37
|Jeremías 50:37|
glavo sur gxiajn cxevalojn kaj sur gxiajn cxarojn, kaj sur cxiujn diversgentajn logxantojn, kiuj estas en gxi, ke ili farigxu kiel virinoj; glavo sur gxiajn trezorojn, ke ili estu disrabitaj.
-
38
|Jeremías 50:38|
Sekeco trafu gxiajn akvojn, ke ili malaperu; cxar tio estas lando de idoloj, kaj pri siaj monstroj ili fanfaronas.
-
39
|Jeremías 50:39|
Tial tie eklogxos stepaj bestoj kaj sxakaloj, kaj strutoj en gxi logxos; gxi neniam plu estos logxata, kaj neniu tie havos domon en cxiuj venontaj generacioj.
-
40
|Jeremías 50:40|
Kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn, diras la Eternulo, tiel ankaux tie restos neniu kaj logxos neniu homido.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5