-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
41
|Jeremías 50:41|
Jen venas popolo el nordo, granda nacio kaj multe da regxoj levigxas de la randoj de la tero.
-
42
|Jeremías 50:42|
Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Babel.
-
43
|Jeremías 50:43|
Auxdis la regxo de Babel la sciigon pri ili, kaj senfortigxis liaj manoj; suferego atakis lin, doloro kiel cxe naskantino.
-
44
|Jeremías 50:44|
Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraux la fortikan logxejon; cxar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. CXar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kaj kiu estas la pasxtisto, kiu povas kontrauxstari al Mi?
-
45
|Jeremías 50:45|
Tial auxskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Babel, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la lando de la HXaldeoj:la knaboj- pasxtistoj ilin fortrenos, kaj detruos super ili ilian logxejon.
-
46
|Jeremías 50:46|
De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero, kaj krio estos auxdata cxe la nacioj.
-
1
|Jeremías 51:1|
Tiele diras la Eternulo:Jen Mi vekos pereigan venton kontraux Babelon, kaj kontraux gxiajn logxantojn, kiuj levigxis kontraux Min.
-
2
|Jeremías 51:2|
Kaj Mi sendos ventumistojn kontraux Babelon, kaj ili gxin disventumos, kaj dezertigos gxian landon; cxar en la tago de la malfelicxo ili estos cxirkaux gxi cxiuflanke.
-
3
|Jeremías 51:3|
La pafarkisto strecxu sian pafarkon, kaj sin levu en sia kiraso; ne kompatu gxiajn junulojn, ekstermu gxian tutan militistaron.
-
4
|Jeremías 51:4|
Kaj falu mortigitoj en la lando de la HXaldeoj, kaj trapikitoj sur iliaj stratoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5