-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|Jeremías 51:25|
Jen Mi iras kontraux vin, ho pereiga monto, pereiganto de la tuta tero, diras la Eternulo; Mi etendos Mian manon kontraux vin, Mi ruljxetos vin de la rokoj kaj faros vin monto de brulo.
-
26
|Jeremías 51:26|
Oni ne prenos el vi angulsxtonon, nek sxtonon por fundamento, sed vi estos eterna ruino, diras la Eternulo.
-
27
|Jeremías 51:27|
Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraux gxin popolojn, kunvoku kontraux gxin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Asxkenaz; starigu kontraux gxin militestron, alkonduku cxevalojn kiel pikantajn skarabojn.
-
28
|Jeremías 51:28|
Armu kontraux gxin popolojn, la regxojn de Medujo, gxiajn komandantojn kaj cxiujn gxiajn estrojn, kaj la tutan landaron, super kiu gxi regas.
-
29
|Jeremías 51:29|
Kaj la tero skuigxas kaj tremas, cxar plenumigxas super Babel la intencoj de la Eternulo, por fari la landon de Babel dezerto, en kiu neniu logxas.
-
30
|Jeremías 51:30|
La herooj de Babel cxesis batali, ili restis en la fortikajxoj; malaperis ilia forto, ili farigxis kiel virinoj; gxiaj logxejoj ekbrulis, gxiaj rigliloj estas rompitaj.
-
31
|Jeremías 51:31|
Kuranto kuras renkonte al kuranto, sciiganto renkonte al sciiganto, por raporti al la regxo de Babel, ke lia urbo estas venkoprenita cxe cxiuj flankoj,
-
32
|Jeremías 51:32|
ke la transirejoj estas okupitaj, la fortikajxoj brulas per fajro, kaj la militistojn atakis teruro.
-
33
|Jeremías 51:33|
CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:La filino de Babel estas kiel drasxejo dum la drasxado; tre baldaux venos la tempo de gxia rikolto.
-
34
|Jeremías 51:34|
Mangxis min, frakasis min Nebukadnecar, regxo de Babel, li faris min malplena vazo, glutis min kiel drako, plenigis sian ventron per miaj dolcxajxoj, kaj forpelis min.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5