-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
35
|Jeremías 51:35|
La maljusteco kontraux mi kaj mia karno estu nun sur Babel, diras la logxantino de Cion; kaj mia sango sur la logxantoj de HXaldeujo, diras Jerusalem.
-
36
|Jeremías 51:36|
Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi jugxos vian aferon kaj Mi faros vengxon pro vi, Mi sekigos gxian maron kaj Mi senakvigos gxian fonton.
-
37
|Jeremías 51:37|
Kaj Babel farigxos amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en gxi logxos.
-
38
|Jeremías 51:38|
Ili cxiuj blekegos kiel junaj leonoj, krios kiel leonidoj.
-
39
|Jeremías 51:39|
Dum ilia varmegigxo Mi faros al ili festenon, kaj Mi ebriigos ilin, por ke ili farigxu gajaj kaj ekdormu per eterna dormo kaj ne vekigxu, diras la Eternulo.
-
40
|Jeremías 51:40|
Mi kondukos ilin malsupren, kiel sxafidojn al la bucxo, kiel sxafojn kun kaproj.
-
41
|Jeremías 51:41|
Kiele prenita estas SXesxahx! kaj kaptita la gloro de la tuta mondo! kiele Babel farigxis objekto de teruro inter la popoloj!
-
42
|Jeremías 51:42|
Levigxis kontraux Babelon la maro kaj kovris gxin per la multego de siaj ondoj.
-
43
|Jeremías 51:43|
GXiaj urboj farigxis dezerto, tero seka kaj senviva, tero, sur kiu neniu logxas kaj tra kiu neniu homido trairas.
-
44
|Jeremías 51:44|
Kaj Mi punos Belon en Babel, Mi eltiros el lia busxo tion, kion li englutis, kaj ne plu kolektigxos al li popoloj; ankaux la muregoj de Babel falos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5