-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Jeremías 51:5|
CXar Izrael kaj Jehuda ne estas vidvigitaj de sia Dio, de la Eternulo Cebaot; cxar ilia lando estas plena de kulpoj kontraux la Sanktulo de Izrael.
-
6
|Jeremías 51:6|
Forkuru el interne de Babel, kaj savu cxiu sian animon, ke vi ne pereu pro gxiaj malbonagoj; cxar tio estas tempo de vengxo por la Eternulo, Li donas al gxi repagon.
-
7
|Jeremías 51:7|
En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron:el gxi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili frenezigxis.
-
8
|Jeremías 51:8|
Subite falis Babel kaj frakasigxis; ploru pri gxi, prenu balzamon por gxia vundo; eble gxi sanigxos.
-
9
|Jeremías 51:9|
Ni kuracis Babelon, sed gxi ne sanigxis; lasu gxin, kaj ni iru cxiu en sian landon; cxar la jugxo kontraux gxi atingis la cxielon kaj levigxis gxis la nuboj.
-
10
|Jeremías 51:10|
La Eternulo elaperigis nian pravecon; venu, kaj ni rakontu en Cion la faron de la Eternulo, nia Dio.
-
11
|Jeremías 51:11|
Akrigu la sagojn, pretigu la sxildojn! la Eternulo vekis la spiriton de la regxoj de Medujo, cxar Lia intenco estas kontraux Babel, por pereigi gxin; cxar tio estas vengxo de la Eternulo, vengxo pro Lia templo.
-
12
|Jeremías 51:12|
Kontraux la muregojn de Babel levu standardon, plifortigu la gardistaron, starigu observistojn, pretigu embuskon; cxar kiel la Eternulo intencis, tiel Li faris tion, kion Li diris pri la logxantoj de Babel.
-
13
|Jeremías 51:13|
Ho vi, kiu logxas cxe granda akvo kaj havas grandajn trezorojn! venis via fino, finigxis via avideco.
-
14
|Jeremías 51:14|
La Eternulo Cebaot jxuris per Sia animo:Mi plenigos vin de homoj kiel de skaraboj, kaj ili eksonigos kontraux vi triumfan kanton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 28-29