-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
55
|Jeremías 51:55|
cxar la Eternulo ruinigas Babelon kaj pereigas gxin kun gxia granda bruo; iliaj ondoj bruas kiel granda akvo, auxdigxas ilia malkvieta vocxo.
-
56
|Jeremías 51:56|
CXar venos sur gxin, sur Babelon, ruiniganto, kaj kaptitaj estos gxiaj herooj, rompitaj estos iliaj pafarkoj; cxar la Eternulo, Dio de repagado, nepre repagos.
-
57
|Jeremías 51:57|
Mi ebriigos gxiajn eminentulojn, sagxulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekigxos, diras la Regxo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
-
58
|Jeremías 51:58|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:La largxaj muregoj de Babel estos subfositaj, kaj gxiaj altaj pordegoj estos forbruligitaj per fajro; kaj vana farigxos la penado de la popoloj, kaj gentoj estos lacigintaj sin por fajro.
-
59
|Jeremías 51:59|
Jen estas la vorto, kiun ordonis la profeto Jeremia al Seraja, filo de Nerija, filo de Mahxseja, kiam tiu iris kun Cidkija, regxo de Judujo, en Babelon, en la kvara jaro de lia regxado; Seraja estis la ripozejestro.
-
60
|Jeremías 51:60|
Kaj Jeremia enskribis en unu libron la tutan malbonon, kiu venos sur Babelon, cxiujn tiujn vortojn, skribitajn pri Babel.
-
61
|Jeremías 51:61|
Kaj Jeremia diris al Seraja:Kiam vi venos en Babelon, tiam rigardu kaj tralegu cxiujn tiujn vortojn,
-
62
|Jeremías 51:62|
kaj diru:Ho Eternulo! Vi diris pri cxi tiu loko, ke Vi ekstermos gxin tiel, ke estos en gxi neniu logxanto, nek homo, nek bruto, sed gxi estos eterna dezerto.
-
63
|Jeremías 51:63|
Kaj kiam vi finos la legadon de cxi tiu libro, alligu al gxi sxtonon, kaj jxetu gxin en la mezon de Euxfrato;
-
64
|Jeremías 51:64|
kaj diru:Tiele dronos Babel, kaj gxi ne relevigxos de la malfelicxo, kiun Mi venigos sur gxin, kaj ili pereos. GXis cxi tie estas la vortoj de Jeremia.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5