-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Jeremías 8:4|
Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo:CXu se oni falis, oni ne levigxas? cxu se oni devojigxis, oni ne volas reveni?
-
5
|Jeremías 8:5|
Kial do cxi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malverajxo kaj ne volas sin konverti.
-
6
|Jeremías 8:6|
Mi atentis kaj auxskultis, sed ili parolas nenion gxustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante:Kion mi faris? CXiu fordonis sin al sia kurado, kiel cxevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon.
-
7
|Jeremías 8:7|
Ecx cikonio sub la cxielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias la legxon de la Eternulo.
-
8
|Jeremías 8:8|
Kiel vi diras:Ni estas sagxuloj, kaj ni havas antaux ni la instruon de la Eternulo? GXi farigxis ja mensogajxo per la mensoga skribilo de la skribistoj.
-
9
|Jeremías 8:9|
Per honto kovris sin la sagxuloj, konfuzigxis kaj implikigxis; jen ili forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do sagxecon ili havas?
-
10
|Jeremías 8:10|
Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; cxar de malgrandulo gxis grandulo ili cxiuj estas profitavidaj, de profeto gxis pastro ili cxiuj faras malhonestajxon.
-
11
|Jeremías 8:11|
Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.
-
12
|Jeremías 8:12|
CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
-
13
|Jeremías 8:13|
Mi plene sxirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbrancxo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5