-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Jeremías 8:14|
Por kio ni sidas? kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; cxar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolcxan pro tio, ke ni pekis antaux la Eternulo.
-
15
|Jeremías 8:15|
Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de resanigxo, sed jen estas teruro.
-
16
|Jeremías 8:16|
El la regiono de Dan oni auxdas spiregadon de iliaj cxevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj cxevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formangxos la teron, kaj tion, kio estas sur gxi, la urbon kaj gxiajn logxantojn.
-
17
|Jeremías 8:17|
CXar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorcxligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo.
-
18
|Jeremías 8:18|
Mia malgxojo estas super cxiuj malgxojoj, mia koro en mi doloras.
-
19
|Jeremías 8:19|
Jen mi auxdas kriadon de la filino de mia popolo el lando malproksima:CXu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? cxu gxia Regxo ne estas en gxi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per fremdaj vantajxoj?
-
20
|Jeremías 8:20|
Pasis la rikolto, finigxis la somero, sed ni ne ricevis helpon.
-
21
|Jeremías 8:21|
La malfelicxo de mia popolo min afliktas, mi malgxojas, mi sentas teruron.
-
22
|Jeremías 8:22|
CXu ne ekzistas balzamo en Gilead? cxu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resanigxo al la filino de mia popolo?
-
1
|Jeremías 9:1|
Ho, se mia kapo havus suficxe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5