-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Jeremías 9:12|
CXu ekzistas homo sagxa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la busxo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra gxi?
-
13
|Jeremías 9:13|
Kaj la Eternulo diris:Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne auxskultis Mian vocxon kaj ne sekvis gxin,
-
14
|Jeremías 9:14|
sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:
-
15
|Jeremías 9:15|
tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi mangxigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan;
-
16
|Jeremías 9:16|
kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, gxis Mi tute ekstermos ilin.
-
17
|Jeremías 9:17|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sercxu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu.
-
18
|Jeremías 9:18|
Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekversxigxu akvo.
-
19
|Jeremías 9:19|
Vocxo de funebra plorado estos auxdata el Cion:Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! cxar ni forlasis nian landon kaj estas eljxetitaj el niaj logxejoj.
-
20
|Jeremías 9:20|
Auxskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia busxo:Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.
-
21
|Jeremías 9:21|
CXar la morto eniras en niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5