-
-
Esperanto
-
-
11
|Josué 10:11|
Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet- HXoron, la Eternulo jxetadis sur ilin grandajn sxtonojn el la cxielo, gxis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la sxtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo.
-
12
|Josué 10:12|
Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaux la cxeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.
-
13
|Josué 10:13|
Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris vengxon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la cxielo, kaj ne rapidis subiri preskaux dum tuta tago.
-
14
|Josué 10:14|
Kaj nek antauxe nek poste estis tago simila al tiu, en kiu la Eternulo obeis la vocxon de homo; cxar la Eternulo batalis por Izrael.
-
15
|Josué 10:15|
Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron cxe Gilgal.
-
16
|Josué 10:16|
Kaj forkuris tiuj kvin regxoj kaj kasxis sin en kaverno en Makeda.
-
17
|Josué 10:17|
Kaj oni sciigis al Josuo, dirante:Estas trovitaj la kvin regxoj, kasxitaj en kaverno en Makeda.
-
18
|Josué 10:18|
Tiam Josuo diris:Alrulu grandajn sxtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj starigu cxe gxi homojn, por gardi gxin;
-
19
|Josué 10:19|
sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantauxajn tacxmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; cxar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.
-
20
|Josué 10:20|
Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato gxis preskaux plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24