-
-
Esperanto
-
-
21
|Josué 10:21|
kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraux la Izraelidojn,
-
22
|Josué 10:22|
tiam Josuo diris:Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin regxojn el la kaverno.
-
23
|Josué 10:23|
Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin regxojn el la kaverno:la regxon de Jerusalem, la regxon de HXebron, la regxon de Jarmut, la regxon de Lahxisx, la regxon de Eglon.
-
24
|Josué 10:24|
Kaj kiam oni elkondukis tiujn regxojn al Josuo, tiam Josuo alvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li:Alproksimigxu, metu viajn piedojn sur la kolojn de cxi tiuj regxoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.
-
25
|Josué 10:25|
Kaj Josuo diris al ili:Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuragxaj; cxar tiel la Eternulo faros al cxiuj viaj malamikoj, kontraux kiuj vi militas.
-
26
|Josué 10:26|
Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj gxis la vespero.
-
27
|Josué 10:27|
Kaj post la subiro de la suno Josuo ordonis, kaj oni deprenis ilin de la arboj, kaj jxetis ilin en la kavernon, en kiu ili estis kasxintaj sin; kaj oni almetis al la aperturo de la kaverno grandajn sxtonojn, kiuj restis gxis la nuna tago.
-
28
|Josué 10:28|
Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis gxin per glavo, ankaux gxian regxon; kaj li ekstermis ilin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la regxo de Makeda, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.
-
29
|Josué 10:29|
Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al Libna, kaj militis kontraux Libna.
-
30
|Josué 10:30|
Kaj la Eternulo transdonis ankaux gxin kaj gxian regxon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis gxin kaj cxion vivantan, kio estis en gxi; li lasis en gxi neniun restanton. Kaj li agis kun gxia regxo, kiel li agis kun la regxo de Jerihxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7